Krimromano

Por verki tiun rakonton ni bezonos malfidelan edzinon, privatan detektivon, portreton de Bobby Fischer, tri sodakvojn, metalgrizan Buick-on, motelon, Nikon-an kameraon, bubalon kaj Smith&Wesson-on.
La malfidelan edzinon ni trovas ĉe la kabineto de Lew Hammet: sinjorino Lloyd, belulino preskaŭ kvardekjara, suspektas, ke sia edzo sin trompas. La detektivo diligente aŭskultas ŝin kaj, kiam spekti la abisman dekoltaĵon kaj la perlan kolieron lin lacigas, alrigardas la dediĉitan portreton de Bobby Fischer cerbumante antaŭ la ŝaktabulo (Mondĉampionado de Rejkjaviko, 1972). La kvereloj ĉiam estas pli ekscitaj en ŝako ol en vera vivo, ĉar nun li devos sekvi sinjoron Lloyd, kapti lin adultante kaj fari al li embarasajn fotojn: teda mendo, sed nepras atingi la vivrimedon.
Posttagmeze, Hammet estas ĉe Spade’s, la trinkejo antaŭ la oficejo de Lloyd. Li jam trinkis tri sodakvojn kaj ĉiuj lin rigardas malfide: oni ne ŝatas abstemiulojn en ĉi tiu truaĉo (sed li ne estas abstemia: li laboras). Lia viro aperas precize je la kvina, stirante metalgrizan Buick-on. La damaĝita Dodge-o de Hammet sekvas ĝin kun profesia prudento. Ambaŭ aŭtoj trairas stratojn kaj avenuojn kaj eliras la urbon. En flanka ŝoseo, la Buick-o haltas apud motelo.
Hammet atendas la devigajn dek minutojn (la antaŭkoito ne estas fototaŭga), subaĉetas la knabon de la akceptejo kaj silente malfermas perforte la pordon de la ĉambro (li estas lerta). Duonombre, la du korpoj jam kuplintaj. Hammet prenas la Nikon-on de sia poŝo. La virino krias; Lloyd blovas kiel bubalo, sed Hammet rimarkas la maloportunecon de tiu komparado, kiam li vidas, ke sub la pugo de Lloyd, kiu ĝemante  festas la antaŭenpuŝojn estas sinjorino Hammet: fakte estas la detektivo, kiu ŝajnas kokrita kiel bubalo.
Lew Hammet veas. La Nikon-o reiras poŝen, kaj nun aperas la lasta aĵo, kiun ni bezonis por verki tiun rakonton: Smith&Wesson-o. 38 kalibra.

Rakonto de Jordi Masó Rahola. Jen originala kataluna versio.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s