Ankoraŭ mi perdiĝas

Ankoraŭ mi perdiĝas ĉi viaj nigraj okuloj

dum, kiel ĉiam, vi aperas kaj malaperas

kaj tenere kaj foreste.

Ankoraŭ mi fandiĝas vian voĉon aŭdante

kaj vian rideton, ne tiom infanina –

ne tiom infana, do, la mia.

Feliĉe mi mallaciĝas en via brakumo

nun vi estante, kaj ĝoje al vi donacas la mian

tiu ĉi estanteceto devenas la eterno.

Vallespir

Vallespir,
dolĉa sopir’,
ho, kia ĝojo!
Revas mia koro
ke iam estos mia lasta lito
kvar slaboj de via granito.
Se al mi neas Dio tiun esperon,
se sub alia franca ĉielo
mia plej supera tago al mi trafu
tiun memoron pri mi gardu:
pro maljuno mi ne mortos,
ve, ne!, pro malĝojo mi mortos,
Vallespir,
dolĉa sopir’.

Poemo de Pere Talrich (1810-1888) Vallespir estas lia denaska regiono
Jen originala kataluna versio

Krimromano

Por verki tiun rakonton ni bezonos malfidelan edzinon, privatan detektivon, portreton de Bobby Fischer, tri sodakvojn, metalgrizan Buick-on, motelon, Nikon-an kameraon, bubalon kaj Smith&Wesson-on.
La malfidelan edzinon ni trovas ĉe la kabineto de Lew Hammet: sinjorino Lloyd, belulino preskaŭ kvardekjara, suspektas, ke sia edzo sin trompas. La detektivo diligente aŭskultas ŝin kaj, kiam spekti la abisman dekoltaĵon kaj la perlan kolieron lin lacigas, alrigardas la dediĉitan portreton de Bobby Fischer cerbumante antaŭ la ŝaktabulo (Mondĉampionado de Rejkjaviko, 1972). La kvereloj ĉiam estas pli ekscitaj en ŝako ol en vera vivo, ĉar nun li devos sekvi sinjoron Lloyd, kapti lin adultante kaj fari al li embarasajn fotojn: teda mendo, sed nepras atingi la vivrimedon.
Posttagmeze, Hammet estas ĉe Spade’s, la trinkejo antaŭ la oficejo de Lloyd. Li jam trinkis tri sodakvojn kaj ĉiuj lin rigardas malfide: oni ne ŝatas abstemiulojn en ĉi tiu truaĉo (sed li ne estas abstemia: li laboras). Lia viro aperas precize je la kvina, stirante metalgrizan Buick-on. La damaĝita Dodge-o de Hammet sekvas ĝin kun profesia prudento. Ambaŭ aŭtoj trairas stratojn kaj avenuojn kaj eliras la urbon. En flanka ŝoseo, la Buick-o haltas apud motelo.
Hammet atendas la devigajn dek minutojn (la antaŭkoito ne estas fototaŭga), subaĉetas la knabon de la akceptejo kaj silente malfermas perforte la pordon de la ĉambro (li estas lerta). Duonombre, la du korpoj jam kuplintaj. Hammet prenas la Nikon-on de sia poŝo. La virino krias; Lloyd blovas kiel bubalo, sed Hammet rimarkas la maloportunecon de tiu komparado, kiam li vidas, ke sub la pugo de Lloyd, kiu ĝemante  festas la antaŭenpuŝojn estas sinjorino Hammet: fakte estas la detektivo, kiu ŝajnas kokrita kiel bubalo.
Lew Hammet veas. La Nikon-o reiras poŝen, kaj nun aperas la lasta aĵo, kiun ni bezonis por verki tiun rakonton: Smith&Wesson-o. 38 kalibra.

Rakonto de Jordi Masó Rahola. Jen originala kataluna versio.